Periodaĵoj el Suda Riogrando, en (aŭ pri) aliaj planlingvoj
Astro Idista. Sendependa periodaĵo de Francisco Valdomiro Lorenz. Aperis nur unu numero, jan/1914. Kunfandiĝis kun "Brazilia", de Francisco Schaden, sed el tiu kunlaboro rezultis nur unu plia numero.
Boletim Informativo - Interlingua. Bulteno de Gruppo Interlingua. Aperis almenaŭ 13 n-roj, inter 1978 kaj 1979 (laŭ la kolekto de Flavio Gomes). Porto Alegre, red. Flavio Augusto Gomes.