Esperanto-periodaĵoj el (aŭ pri) Suda Riogrando
Jen la numeroj kiuj mankas en nia bita kolekto - se vi havas (aŭ scias kie trovi) ilin, bonvolu kontakti nin: gea.esperanto@gmail.com.
En kelkaj kazoj povas esti, ke ni ne konscias pri iu manko, ĉar multaj periodaĵoj ĉesis aperi sen pria deklaro en la lasta numero. Kompreneble, ankaŭ tiurilataj informoj estas tre bonvenaj.
Ni ankaŭ interesiĝas pri paperaj numeroj por kompletigi la Bibliotekon Ary Zamora, eĉ se ili jam estas en nia bita kolekto (kelkaj el la skanitaj numeroj estis trovitaj en aliaj bibliotekoj).
Bonan Tagon (komence nomiĝis "Ni, Esperantistoj")
Esperanto - Internacia Lingvo. Sendependa periodaĵo de Zélia Coelho da Silva. Porto Alegre. Fonto: Suda Stelo (2-a fazo), n-ro 14 (sep-1984) (mencias la trian numeron).
Informilo de Esperanto-Rondeto de Torquato Severo. Fonto: mencio en Reformador, feb/1946.
Unua fazo:
Dua fazo:
Kristala Esperantisto. Bulteno de Kristala Esperanto-Klubo. Porto Alegre, red. Nestor Lellis. Fonto: mencio en letero de George Otto Vaske al Ivo Sanguinetti (06/05/1984), el la kolekto de Biblioteko Ary Zamora. ["Kristala" estas aludo al "Cristal", kvartalo de la urbo Porto Alegre.]
Unitaria Revuo. Aperis almenaŭ unu provnumero, en 1984 (laŭ BPE). Porto Alegre, red. Paulo Isaías Ereno (laŭ BPE). BPE 13214.