Esperanto-periodaĵoj el (aŭ pri) Suda Riogrando

Kompilis Miĥaelo Bento, 1-a sekretario de Gaŭĉa Esperanto-Asocio (GEA)

Ĉi tie troviĝas bibliografio de ĉiuj Esperanto-periodaĵoj el (aŭ pri) Suda Riogrando kiujn ni konas. Iom post iom ni skan(ig)as kaj publikigas ilin, kun la celo krei kiel eble plej kompletan, interrete alireblan kolekton. Ĉiu periodaĵo havas/os sian propran paĝon kun la disponeblaj numeroj. Alternative, oni povas elŝuti ilin el nia dosierujo en Google Drive.

Se vi trovis misajn informojn, aŭ se vi havas (aŭ scias kie trovi) numerojn kiuj mankas en la kolekto de Biblioteko Ary Zamora, bonvolu kontakti nin: gea.esperanto@gmail.com.

Ĉi tiu projekto estis subvenciita de ESF (Esperantic Studies Foundation). Per la subvencio estis aĉetita la skanilo CZUR ET25 Pro, kiu estas uzata por skani parton de la kolekto de Biblioteko Ary Zamora.


ABC. En la komenco sendependa periodaĵo de César Dorneles (n-roj 1 kaj 2), poste revuo de Esperantista Societo de Porto Alegre (ESPA) (n-roj 3-9). Aperis entute naŭ numeroj, de sep/okt-1988 ĝis sep/nov-1991. Red. César Dorneles (n-roj 1-6); Cleonice Rodrigues kaj Ernani Borges (n-roj 7-9). BPE 3. BPE asertas, ke ĝi aperis inter 1986 kaj 1994: tiun informon ni trovas erara ĉar ĝi ne kongruas kun la dato de la unua numero kaj pro tio, ke kaj Biblioteko Ary Zamora kaj Biblioteko Carlos Domingues havas kompletan kolekton de la unua ĝis la naŭa numero.

Boletim do DESSEAK. Portugallingva bulteno de Departemento de Esperanto de Spiritisma Societo Allan Kardec. Aperis nur unu numero, sep/1984 (laŭ la kolekto de Biblioteko Carlos Domingues). Porto Alegre, red. César Dorneles.

Bonan Tagon. Organo de Departemento de Esperanto de Spiritisma Societo Allan Kardec (DESEAK). Komence nomiĝis "Ni, Esperantistoj", sed la dua numero jam portis la nomon "Bonan Tagon" (laŭ informo de César, tamen li ne tute certas). Aperis inter 5 kaj 10 numeroj (César ne certas). Komenco de la 80-aj jaroj (ŝajnas al César, ke en 1981, sed li ne certas). Porto Alegre, red. César Dorneles. Fonto: Kelkvorte, n-ro 2, p. 5.

ESPA Informa. Portugallingva informilo de Esperantista Societo de Porto Alegre (ESPA). Aperis entute tri numeroj, de jan/feb-1990 ĝis sep-1990 (laŭ informo de César Dorneles kaj la kolekto de Biblioteko Ary Zamora). Red. César Dorneles (laŭ informo de César Dorneles kaj indiko en n-ro 3).

Esperantisto. Sendependa periodaĵo de César Dorneles. Aperis entute tri numeroj, de maj/jun-1993 ĝis sep/okt-1993. Porto Alegre.

Esperanto. Informilo de Esperanto-Departemento Hector Hodler, de Spiritisma Societo Irmão Miranda. Aperis nur unu numero, mar/apr-1993. Porto Alegre, red. César Dorneles. BPE 1841 (kun erara nomo, "Bulteno Esperantista", kaj kun erara indiko pri apero en 1994).

Esperanto-aldono. Organo de Grupo Esperanto kaj Frateco, pri Esperanto kaj spiritismo, en la portugala kaj en Esperanto (BPE asertas, ke ĝi estis organo de la Brazila Konsilantaro de Esperanto, tiun informon ni trovas erara). Aperis almenaŭ 126 n-roj (laŭ BPE), sed multaj eldonoj portis pli ol unu numeron. Aperis de 1965 ĝis 1977 (minimume). Bagé, estris la redakcion João Severo. BPE 3515. Havas ekzemplerojn Kolekto por Planlingvoj (Vieno), Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia (CDELI), Biblioteko Ramon Molera Pedrals, Biblioteko Carlos Domingues kaj Germana Esperanto-Biblioteko.

Esperantogazeto. Gazeto de la Esperanta Fako de la Lingvocentro de la Ŝtata Baza kaj Meza Lernejo Dom Diogo de Souza. Aperis nur unu numero, 1-a de Julio/15-a de Aŭgusto - 1990. Porto Alegre, red. César Dorneles.

Esperanto - Internacia Lingvo. Sendependa periodaĵo de Zélia Coelho da Silva. Porto Alegre. Fonto: Suda Stelo (2-a fazo), n-ro 14 (sep-1984) (mencias la trian numeron).

Fajrero. Organo de Esperantista Societo de Rio Grande (ESRiG). 1997-?. BPE 4515. Fonto: mencio en BPE. Ŝajne ĝin anstataŭis "Rio Grande Esperanto-Bulteno".

Flugiloj. Sendependa informilo de Cleonice Rodrigues, tamen la n-ro 3 estis kuneldonita de Departemento de Esperanto de Spiritisma Societo Allan Kardec (DESEAK), kaj en la n-roj 5 kaj 6 kunlaboris Maria Elisabeth Diehl kaj Celso Boris Eston. Aperis entute ses numeroj, de okt-1987 ĝis dec-1990. Porto Alegre. BPE 4729.

Gaja Haveno. Sendependa periodaĵo de César Dorneles. Unua fazo: 5 numeroj, 1997-1998. Dua fazo: 7 numeroj, 2000. Tria fazo: 5 numeroj, 2002-2003. Kvara fazo: 1 numero, 2004. Kvina fazo: 16 numeroj, 2005-2007. Sesa fazo: 4 numeroj, 2017. Sepa fazo: 12 numeroj, 2019-2020. Aperis entute 50 numeroj, de jul/aŭg-1997 ĝis 2020:2 (kiu aperis nur rete). Porto Alegre. BPE 4889.

Gaŭĉa Esperantisto. Vidu "Jes Ja!".

Gaŭĉa Stelo. Organo de Gaŭĉa Esperanto-Asocio (GEA). Aperis entute 39 numeroj, de okt-1996 ĝis okt/nov/dec-2008. Porto Alegre, red. Ivo Sanguinetti (n-roj 1-34), Marcelo Stoduto (n-ro 35), César Dorneles (n-roj 36-39). BPE 4907.

GEA informa. Portugallingva informilo de Gaŭĉa Esperanto-Asocio (GEA). Plu aperas novaj numeroj. Ĝis nun aperis entute dek, de sep-2018 ĝis aŭg-2023. Porto Alegre, red. Miguel Bento (n-roj 1-4, 6-10), Marco Aurélio Roncatti (n-ro 5).

GEA Informilo. Informilo de Gaŭĉa Esperanto-Asocio (GEA). Aperis nur unu numero, dec-2014. Porto Alegre, red. Flavio Augusto Gomes.

Gesamideanoj. Organo de Departemento de Esperanto de Spiritisma Societo Allan Kardec (DESEAK). Unua fazo: 14 numeroj, 1993-1995. Dua fazo: 2 numeroj, 1999. Aperis entute 16 numeroj, inter 1993 kaj 1999. Porto Alegre, red. Júlio César Evadro. BPE 5102.

Gista Eĥo. Sendependa periodaĵo de George Otto Vaske. Kreita post la fino de Gisto. Aperis entute kvin numeroj, de nov-2011 ĝis mar-2012-2 (en Marto 2012 aperis la du lastaj numeroj) (laŭ la dosieroj senditaj de Nei Vaske, filo de George Otto Vaske). São Sebastião do Caí.

Gisto. Sendependa ĉiumonata periodaĵo de George Otto Vaske. Ĝi aperis regule kaj senĉese (laŭ informo de César Dorneles); la plej frua konata numero estas nov-1998 kaj la plej malfrua estas jun-2011, do entute aperis almenaŭ 152 numeroj. São Sebastião do Caí.

Informilo. Informilo de Esperantista Societo de Porto Alegre (ESPA). Aperis nur unu numero, maj-1993 (laŭ la kolekto de Biblioteko Ary Zamora). Red. Balduino Egon Breitenbach (laŭ informo de César Dorneles).

Jes Ja! Sendependa periodaĵo de César Dorneles. Unua fazo: 8 numeroj, 1991-1994. Dua fazo: 1 numero, 2000. Tria fazo: 5 numeroj, 2009. Aperis entute 14 numeroj, inter 1991 kaj 2009. Porto Alegre. BPE 7275. La sepa numero de la unua fazo (somero 1993) aperis sub la nomo "Gaŭĉa Esperantisto". BPE atribuas al ĝi apartan kodon (BPE 4906) kaj misan aperjaron (1992).

Juna Voĉo. Esperantogazeto de "Gaŭĉaj Stepoj Grupo". Aperis nur unu numero, 21/maj/1983 (laŭ la kolekto de Biblioteko Carlos Domingues). Porto Alegre, red. César Dorneles.

Kelkvorte. Sendependa periodaĵo de César Dorneles. Aperis entute tri numeroj, de jun/jul-2016 ĝis sep-2016. Porto Alegre.

Kontaktilo. Organo de Esperantista Societo de Porto Alegre (ESPA). 1984-1986-?. Red. Balduino Egon Breitenbach (en la unua fazo). BPE 8313. Havas ekzemplerojn Biblioteko Carlos Domingues kaj Biblioteko Gilbert kaj Symilde Ledon.

Kristala Esperantisto. Bulteno de Kristala Esperanto-Klubo (supozeble). Porto Alegre, red. Nestor Lellis. Fonto: mencio en letero de George Otto Vaske al Ivo Sanguinetti (06/05/1984), el la kolekto de Biblioteko Ary Zamora. [Nestor Lellis estis prezidanto de Kristala Esperanto-Klubo, laŭ diro de Ivo Sanguinetti en videobendo pri la 2-a Gaŭĉa Renkontiĝo de Esperanto, okazinta en Septembro 1984. Ĝis nun neniu plia informo pri tiuj klubo kaj periodaĵo estis retrovita, sed "Kristala" eble estas aludo al "Cristal", kvartalo de la urbo Porto Alegre.]

Legu! Sendependa periodaĵo de César Dorneles. Aperis entute du numeroj, sep-2003 kaj nov/dec-2003. Porto Alegre.

Letera Revuo. Sendependa periodaĵo de João Alberto Luiz. 1983-1987-?. Havas ekzemplerojn Biblioteko Gilbert kaj Symilde Ledon.

Mural do Esperanto. Sendependa informilo de Flavio Augusto Gomes. Aperis entute ok numeroj, ĉiuj en 2014. Porto Alegre.

Mural do Esperanto - Eventos. Sendependa informilo de Flavio Augusto Gomes. Aperis entute naŭ numeroj, ĉiuj en 2014 (tamen la dua numero ne estis enkalkulita, do la lasta eldono portas la numeron ok). Porto Alegre.

Mural Espírita - Esperanto. Sendependa informilo de Flavio Augusto Gomes. Aperis nur unu numero, en 2014. Porto Alegre.

Ni, Esperantistoj. Vidu "Bonan Tagon".

Objektivo, La. Gazeto por senreligiuloj tute en Esperanto, organo de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) en Sudameriko (laŭ Revuo Esperanto, apr-1957, p. 66). Organo de Asocio por Universala, Racia kaj Objektiva Homkulturo (laŭ la katalogo de Kolekto por Planlingvoj (Vieno)). Aperis entute kvar numeroj, de mar-1956 ĝis sep-1957 (laŭ BPE). Komence el Pelotas (laŭ la katalogoj de Kolekto por Planlingvoj kaj de Instituto Fritz Hüser, kaj Revuo Esperanto, apr-1957, p. 66), poste el Porto Alegre (laŭ Vegetarano, vintro 1957-58, p. 16), red. Gilbert Ledon. BPE 10414. Havas ekzemplerojn Kolekto por Planlingvoj kaj Instituto Fritz Hüser.

Regione. Informilo de la delegita reto de Universala Esperanto-Asocio (UEA) en la suda regiono de Brazilo (ŝtatoj São Paulo, Paraná, Santa Catarina kaj Rio Grande do Sul) (tamen poste ĝi iĝis tutbrazila). Aperis entute dek numeroj, de jun-1991 ĝis 1-a semestro-2002. Campos do Jordão, red. Symilde Ledon (sudregiona delegito). BPE 11517. Havas ekzemplerojn Biblioteko Carlos Domingues, Biblioteko Ramon Molera Pedrals, Kolekto por Planlingvoj (Vieno) kaj Germana Esperanto-Biblioteko.

Rio Grande Esperanto-Bulteno. Oficiala organo de Esperantista Societo de Rio Grande (ESRiG). ?-1997-1998-? (laŭ BPE kaj la kolekto de Biblioteko Ary Zamora). Red. Manoel Torres Abreu. BPE 11697.

Santa Maria Verda Stelo. Informilo de Esperantista Societo de Santa Maria (ESSMA). Almenaŭ unu numero aperis en 1986. Red. Rosa de Lima Leidens. BPE 11899. Havas ekzempleron Biblioteko Carlos Domingues.

Satélite, O. Organo de la esperantista grupo de Teknika Lernejo pri Agrokulturo. Aperis entute tri numeroj, la lasta estas okt-nov/1962 (laŭ la kolekto de Biblioteko Carlos Domingues). Viamão, red. Sílvio Matte.

Semajno, La. Periodaĵo de Gaŭĉaj Stepoj Grupo. Aperis entute du numeroj, 19/mar/1983 kaj 26/mar/1983. Porto Alegre, red. César Dorneles.

Sempre bom saber! Ĉiam bone scii! Informilo de Flavio Augusto Gomes, ligita al Gaŭĉa Esperanto-Asocio (GEA). Aperis entute 13 numeroj (12 en 2015 kaj 1 en 2016). Porto Alegre.

Steloj. En la komenco sendependa periodaĵo de César Dorneles, poste bulteno de Departemento de Esperanto de Spiritisma Societo Allan Kardec (DESEAK). Aperis inter 5 kaj 10 numeroj (César ne certas). Porto Alegre.

Suda Stelo. Organo de Esperantista Societo de Porto Alegre (ESPA), tamen la numeroj 14 kaj 15 de la dua fazo aperis kiel organo de Gaŭĉa Esperanto-Asocio (GEA). Unua fazo: 12 numeroj, 1947-1948 (laŭ Suda Stelo (3-a fazo), n-ro 1, p. 2). Dua fazo: 15 numeroj, 1979-1984. Tria fazo: 5 numeroj, 1994-1995. Aperis entute 32 numeroj. Red. Clecy Zamora, Celso Boris Eston kaj Alberto Flores (unua fazo) (laŭ Suda Stelo (3-a fazo), n-ro 1, p. 12); Ivo Sanguinetti (dua fazo); César Dorneles (tria fazo). BPE 12529.

Unitaria Revuo. Aperis almenaŭ unu provnumero, en 1984 (laŭ BPE). Porto Alegre, red. Paulo Isaías Ereno (laŭ BPE). BPE 13214.

Verda Tapiŝo. Bulteno de Internacia Esperanto-Klubo pri Futbalo (IEKF). Aperis entute tri numeroj, 1982-1985. Porto Alegre, red. Flavio Augusto Gomes. BPE 13756.


Notoj

La bibliografiaj informoj sekvas la jenan ŝablonon:

Titolo, eta priskribo (se necese), respondeca asocio (aŭ persono), kiom da numeroj aperis, epoko, urbo, redaktoro (se ne estas sendependa periodaĵo). BPE-numero. Kolekto(j) havanta(j) ekzemplerojn, se Biblioteko Ary Zamora ne havas kompletan kolekton. Fontoj (precipe se la periodaĵo estas konata nur el citaĵoj). Pliaj informoj (se necese).

Ofte mankas certeco pri la finiĝo de la periodaĵoj, ĉar multaj ĉesis aperi sen pria deklaro en la lasta numero.

BPE estas la Bibliografio de Periodaĵoj en aŭ pri Esperanto de Yzal, Máthé kaj Molera.