Biblioteko Ary Zamora

Biblioteko Ary Zamora konsistas plejparte el libroj kaj periodaĵoj apartenintaj al iamaj E-institucioj (ESPA - Esperantista Societo de Porto Alegre kaj DESEAK - Departemento de Esperanto de Spiritisma Societo Allan Kardec) kaj al unuopaj samideanoj, kiuj heredigis sian kolekton. El tiuj heredigintoj aparte elstaras Armindo Trarbach, Modesto de Abreu kaj Ary Zamora - tiun lastan omaĝas la biblioteka nomo.

La biblioteko enhavas ankaŭ vid- kaj sonbendojn, fotojn, kelkajn diskojn kaj la arkivon de GEA, kiu interalie enhavas leterojn, aliĝilojn kaj aktojn pri kunsidoj.

La kolekto, malgraŭ sia modesteco (ĝi okupas sep ordinarajn metalajn bretarojn), entenas multajn legindajn librojn kaj eĉ kelkajn raraĵojn (ekz. librojn de Hachette el la komenco de la dudeka jarcento, ekzempleron de "Histoire de la Langue Universelle" (Couturat kaj Leau) kaj ekzempleron de la unua eldono de la Fundamento). Aliaj atutoj estas la grandaj kolektoj de “El Popola Ĉinio" kaj "Revuo Esperanto". Menciindas ankaŭ Zamenhofa portreto farita de Ewerton Medeiros kaj Zamenhofa busto farita de Laszlo Zinner.

Librokatalogo

Listo de kunbindaĵoj

Periodaĵkatalogo

Mallongigoj uzataj en la katalogoj

Esperanto-periodaĵoj el (aŭ pri) Suda Riogrando